www.uea.org Universala Kongreso de Esperanto (UK) - "internacia manifestacio de la esperantistaro", organizata de UEA. Ĝi estas kulturfesto, tutmovada forumo, turisma festo kaj laborkunveno de la organoj de UEA kaj de aliaj Esperanto-organizaĵoj. Ĝis la 8-a kongreso (1912) oni nomis ĝin "Internacia", ekde la 9-a (1913) "Universala".